Ora bovido | |
---|---|
biblia temo • idolo | |
Kreita de | Izraelidoj |
Verko | Biblio Korano |
Informoj | |
La ora bovido (hebree עֵגֶּל הַזָהָב, ‘ēggel hazâhâv) estis, laŭ la Biblio, idolo konstruita de Aaron por kontentigi la Hebreoj dum la foresto de Moseo, kiam tiu ĉi supreniris al Monto Sinajo. En la hebrea lingvo la epizodo estas konata kiel "La Peko de la Bovido" (hebree חֵטְא הַעֵגֶּל, ḥēṭ’ ha‘ēggel) kaj estas citata la unuan fojon en Eliro 32,4.
La kulto al taŭro estis komuna en multaj kulturoj. En Antikva Egiptio, el kiu, laŭ la rakonto de la Eliro, devenis tiuepoke la Hebreoj, la Taŭro Apiso estis kulta objekto, kiun, laŭ iuj esploristoj, hebreoj revivigis en la dezerto; aliaj, male, opinias ke la Dio de Izraelo estis asociita aŭ reprezentita kiel diaĵo bovido/taŭro pro proceso de religia asimilado kaj sinkretismo. Inter la popoloj najbaraj de la hebreoj en la antikva Proksima Oriento kaj en la Egea maro la sovaĝa taŭro estis abunde adorata, ofte kiel “Luna Tŭro” kaj kreaĵo de El (diaĵo de la ŝemida panteono).[1]